Je la tria dimanĉo (semajnfino) de junio (18-20.06.2010) okazis tradicia montara E-renkonto sur la montopinto Granda Ĉantorio ĉe landlimo Pollando kaj Ĉeĥio, proksime ankaŭ al Slovakio. Jen kelkaj fotoj: albumo1, albumo2, albumo3.
Ĝis revido venontjare!

priskribo kontakto

La montopinto situas proksime al ĉeĥa urbeto Nýdek kaj pola urbeto Ustroń Polana troviĝanta apud urbo Bielsko-Biała. Ĝia ĉeĥa / slovaka nomo estas Velka Ĉantoryje, pole la montopinto nomiĝas Czantoria Wielka, kaj germane oni konas ĝin kiel Großer Czantory-Berg. Al la montopinto eblas grimpi perpiede, biciklante aŭ (de pola flanko el Ustroń Polana) veturi per kablotramo. pli da informo.

Multaj vidindaĵoj en bela montara naturo kaj geesperantistoj el diversaj landoj atendas Vin tie! Vi povas viziti inter alie: vidturon, ĝui somerajn sledojn kaj tiel nomatan simio-arbetaron, foje oni povas vidi flugadon de trejnitaj falkoj tie, kiuj ankaŭ ŝatas puran montaran aeron :-) Kaj antaŭ ĉio Vi povas agrable travivi tempon kune kun aliaj geesperantistoj tie (se Vi tranoktos ni povos havi fajron sur la montopinto kaj gustumi bongustaĵojn vespere).

Tio estas tradicia renkonto de geesperantistoj sur la montopinto, kiu okazas jam ekde multaj jaroj ĉiam je la tria semajnfino/dimanĉo de junio. Ĉefa renkonto komenciĝas dimanĉe matene sed bona ideo estas travivi en la montaro dum tuta semajnfino kaj geesperantistoj kutime alvenas jam vendrede aŭ sabate. Eblas tranokti interalie ĉe malsupra kablotramstacio en Ustroń Polana kaj ankaŭ sur la montopinto (sed oni bezonas pli frue interkonsenti kun posendanto de pola gastejo, ke li ĉeestu). Ĉeĥa gastejo sur la montopinto bedaŭrine ne gastigas, sed eblas aĉeti manĝojn kaj trinkaĵojn tie. Se vi volas tranokti bv. pli frue interkonsenti pri tio.

Vi povas ankaŭ viziti gastejojn, kiuj troviĝas ĉe aliaj vizitindaj montopintoj proksime al Granda Ĉantorio, inter alie: monta turisma gastejo ĉe Granda Konuso (ĉehe Velky Stožek, pole Stożek Wielki), jen mapo, monta turisma gastejo ĉe Granda Soŝovo (pole: Soszów Wielki) , jen priskribo de Beskidy montaroj en pola lingvo.

Kaj jen kelkaj mapoj de la regiono: mapo de regiono (Nydek, Ustroń Polana, Wisła, Szczyrk - eblas pligrandigi), mapo (landlimoj), mapo (Ustroń - Wisła, mapo (Nydek), mapo detala 1, mapo detala 2, mapo detala 3, satelita fotomapo (eblas pligrandigi).

Oni povas kontroli veterprognozon por urbeto Wisla (tre proskime al Ustroń Polana) kaj urbeto Nydek.

Vizitindaj estas ankaux aliaj montopintoj en la regiono de montaroj "Silesiaj Beskidoj", inter alie montopintoj Szyndzielnia (kien eblas veni perpiede aux per kablotramo) kaj Klimczok (nur duono da horo de promenado inter la montopintoj) proksime al urbo Bielsko-Biała (pro tio indas alveni al la regiono jam vendrede aux sabate). Malsupra stacio de kablotramo al Szyndziela situas en kvartalo Debowiec kien eblas veni per auxtobuso n-ro 10 el stacidomo de Bielsko-Biała. El montopinto Klimczok oni povas iri malsupren al Szczyrk, kaj poste veturi al Wisła kaj Ustroń Polana.

La renkonton kunorganizas polaj, ĉeĥaj kaj slovakaj geesperantistoj, ankaŭ alinacianoj estas bonvenaj!

Pliajn detalojn Vi trovos en invitletero publikigita sur retpaĝoj de ĈEJ. Kaj jen fotogalerio de renkonto okazinta en 2006

Alveneblecoj oni povas kontroli uzante sercxumilojn de konekcioj: trajnoj kaj busoj - Cxehxio, trajnoj - Pollando, busoj - Pollando
Pli da detaloj en pola lingvo: alvenebloj al Ustron Polana de pola flanko


Vi povas informigi nin pri via plano alveni aux demandi pri aliaj detaloj de la montara renkonto uzante jenan formularon:
Via nomo *
Via retpoŝtadreso
Via poŝtelef. n-ro
Vi volas alveni:
Mesaĝo *

reen al ĉefpaĝo


Pasintjare la aranĝo sur la montopinto Granda Ĉantorio estis bonega ebleco por renkontiĝi kaj ekkonatiĝi antaŭ aliaj internaciaj eventoj:

Espereble ankaŭ ĉi-jare multaj geesperantistoj ĝuos la montaran renkonton.