Jen kelkaj priskriboj de la urbo, kiuj mi rekomendas tralegi:
Kaj jen kelkaj vidindaĵoj de la urbo:
Ĉirkaŭ Malnova Urbo kreskas arboj kaj plantoĵ (pro tio la verda zono nomiĝas "Planty"), kie ankoraŭ antaŭ cent jaroj troviĝis grandegaj muroj kun turoj por protekti la urbon kontraŭ malamikoj. "Planty" estas bone videblaj sur la fotomapo, pligrandigita mapo. Provu ankaŭ alian fotomapon. (eblas pligrandigi / malpligrandigi)
Al mezepoka vestvendejo (Drafaloj) t.n. "Sukiennice" antaŭ kelkcent jaroj alvenadis komercistoj de diversaj landoj por vendi iliajn varojn au aĉeti aliajn aĵojn, ekzemple vestaĵojn, sukcenon kaj juvelaron. Hodiaŭ vi ankaŭ povas aĉeti ilin tie.
Antaŭ kelkaj jaroj en la ĈefPlaco okazis arkeologa esplorado kaj arkeologistoj trovis multajn interesajn aĵojn subtere . Lastatempe oni konstruis novajn subterajn ekspozicejojn kaj kafejeton sub la placo. Indas mendi vizitadon pli frue per Interreto, ke Vi ne devu atendi ĉar multaj volas viziti la lokon. Interese estas, ke je la fino de 2005 jaro la placo estis elektita kiel "la plej vizitinda" placo de la mondo (la elekto farita de usona projekto "Project for Public Spaces - The World's Best Squares" retpaĝo bedaŭrinde nur anglalingve: winner of the ranking - Market Square in Kraków )
Pri Reĝa Kastelo sur monteto Wawel vi povas legi (nuntempe nur en franca, angla, germana aŭ pola lingvo) sur la retpaĝo de la kastelo.
Eblas rigardi Krakovon el balono, kiu iras supren ĝis ĉirkaŭ 200 metroj super tero. La flugado daŭras 15 minutojn kaj ebligas vin vidi tutan panoramon de la urbo. Freŝa aero aplortita de vento dum varmegaj tagoj akompanas vin je tia alteco :-) do mi ege rekomendas provi gin.
Unu foje dum ĉiu jaro en Krakovo okazas (same kiel en aliaj europaj urboj) t.n. Nokto de Muzeoj, kaj alinokte, okazas Nokto de Teatroj kaj Nokto de Preĝejoj, kiam ĉiuj tiaj lokoj estas malfermitaj dum tuta nokto kaj vizitante ilin oni povas ĝui interesan programon, ekzemple ludojn, koncenrtojn aŭ partopreni aliajn eventojn okazantajn tie preskaŭ senpage (sufiĉas aĉeti unu specialan bileton - t.e speciale eldonitan "mincon", kiu kostas nur 1 PLN). Mi rekomendas viziti inter alie Muzeon de Historio de Krakovo, Arkeologan Muzeon, Nacian Muzeon, Muzeon de mezepoka vestvendejo Sukiennice, muzeojn de diversaj artistoj kiel ekzemple Muzeo de verkisto-pentristo Stanisław Wyspiański kaj Muzeo de pentristo Jan Matejko (Krakovo ekde multaj jaroj estas ŝatata loko de diversaj artistoj kaj sciencistoj). Se vi interesiĝas pri tekniko eble vi trovos interesan viziton al Muzeo de Fotografio au al Muzeo de Aviadiloj, kie oni povas vidi multajn aviadilojn de diversaj landoj, lerni kiel ili funkcias kaj kiel oni konstruis ilin ktp. Ĉiu jare je la fino de junio proksime al la muzeo okazas eksterordinara prezentado de flugantaj aviadiloj de diversaj landoj.
Bona ideo estas gustumi lokajn manĝojn aŭ trinkumi kaj aŭskulti koncertojn en lokaj kafejetoj, restoracioj kaj klubejoj troviĝantaj apud ĈefPlaco (ankaŭ subtere!) aŭ en juda kvartalo "Kazimierz". Apud ĈefPlaco troviĝas multaj restoracioj kun longaj, grandegaj ĉambroj - ambaŭ sur kaj sub tero - kiel ekzemple: "Faust", (mezepokaj subterajoj), "The Piano Rouge" (ankaŭ subtere), Palaco "Krzysztofory". "Harris Piano Jazz Bar", "Wierzynek".
Dum varmegaj tagoj homoj ŝatas promeni aŭ bicikli apud kastelo laŭ rivero Wisła. Eblas (kaj indas!) ankaŭ veturi per boato au rivertramo laŭ la rivero . La boatoj forveturas de Reĝa Kastelo kaj iras ĉirkaŭ la urbocentro aŭ al monakejo de Benediktinoj en proksima loko nomata Tyniec kaj reen (la vojaĝo daŭras ĉirkau 2 horoj tien kaj reen).
Ĉe alia flanko de rivero Wisła apud Wawel situas vizitinda Japana Centro de Arto kaj Tekniko.
En Krakovo vizitindaj estas ankaŭ belaj parkoj kaj ŝutmontetoj, dediĉitaj al naciaj herooj, ekzemple "Kopiec Kościuszki" "Kopiec Piłsudskiego", "Kopiec Krakusa", "Kopiec Wandy" - starante sur kiuj vi povas vidi grandajn partojn de la urbo. Norde de Krakovo, nur dekkelkaj kilometroj for de la urbo, trovigas Nacia Parko de Ojcw (unu el dekkelkaj tiaj parkoj en Pollando), plenplena da eksterordinaraj rokoj (ekzemple kiel t.n. Klabo de Herkuleso - staranta sole alta roko malpli dika ĉe tero kaj pli dika ĉe pinto), kavernoj (ekzemple Kaverno de okietek, nomata tiel de pola reĝo, kiu kasiĝis sin tie flugante de amaso de malamikoj), multe da verdeco, kie vi trovos ankaŭ alian kastelon en Pieskowa Skała kaj rivereton. En la regiono inter Krakovo, Ojców kaj alia urbo Censtohova (Częstochowa) situanta nordokcidente de Krakovo (t.n. Jura Krakowsko Częstochowska) troviĝas multaj kasteloj aŭ iliaj restaĵoj.
Proksime al ŝutmonteto "Kopiec Kościuszki" troviĝas bela lago, kie antaŭ jaroj ekzistis ŝtonminejo kaj t.n. Rokoj de Twardowski. La loko nomiĝas "Zakrzówek" kaj estas vizitinda pro ĝia natura beleco. En la ŝtonminejo antaŭ jaroj laboris multaj homoj, interalie iama juna studento de pola lingvo Karol Wojtyła, kiu poste fariĝis pastro, episkopo kaj finfine papo Johano Paulo la Dua (verŝajne tial li bone komprenis situacion kaj problemojn de laboristoj kaj nun oni opinias, ke dank' al tio li poste - jam kiel papo - multe helpis fari bonajn ŝanĝojn en societo de Pollando kaj en kelkaj aliaj landoj - se temas pri libereco, solidareco kaj paco). Liaj vizitoj kiel papo ebligis homojn renkontiĝi kaj paroli publike kaj laŭte pri siaj aferoj, pri siaj problemoj ktp. kio alikaze estis malpermesita de iama komunisma registraro. La papo JPII parolis multajn lingcvoj kaj konis iom Esperanton, interesiĝis pri la lingvo kaj salutadis homojn esperante, same kiel nuntempa papo. Krome li multe interesiĝis pri arto (li verkis interalie unu teatrludon titolitan "Antaŭ fenestro de jevela vendejo" - temas pri aferoj de fianciĝitaj gejunuloj) kaj kelkajn poezjaĵojn, ekzemple La roma triptiko, kiun eblas legi esperante. La lago estas ofte vizitata de plongistoj, al kiuj fakte ĝi apartenas nun. Sub la bela kaj pura akvo troviĝas kelkaj eksterordinaraj obiektoj kiel ekzemple aŭtomobilo ;-) Rigardu fotojn malsupre sur la retpago.
Tre proksime al loko kie mi loĝas, troviĝas granda Parko de Aviadilistoj (multe da verdeco, krome interesa SciencParko , kie oni povas lerni fizikon dank'al iloj starantaj eskstere kiuj oni uzas por fari eksperimentojn pri mekaniko, optiko, akustiko ktp.) kaj AviadMuzeo kie vi povas rigardi aviadilojn uzaditaj en diversaj landoj. Jen kelkaj fotoj faritaj pasinstjare dum la prezentado. kaj jen fotoj faritaj ci-jare. Ĉi-tie pli da informo.
Krakovo havas kelkajn vizitindajn ĝardenojn, kiel ekzemple Botanika Ĝardeno de Jagiellona Universitato kaj ZOO-ĝardeno. Interesa afero estas, ke vi povas renkonti multajn, foje eksterordinarajn, bestojn en la urbo - skulptitaj super portegoj sur muroj de multaj domoj ;-).
Se vi trovos tempon vizitante Krakovon nepre vizitu ankaŭ la plej malnovan salominejon en Europo, apartenanta al listo de mondaj heredaĵoj de UNESKO (same kiel ĈefPlaco kaj Reĝa Kastelo) kiu troviĝas en urbeto Wieliczka (nur ĉirkaŭ 10 km suden for de la centroo de Krakovo). Vi povas alveni tien ekzemple per rapida trajneto el ĉefa stacidomo de Krakovo dum ĉirkaŭ 15 minutoj au per busoj au per bicikloj (kiujn eblas pruntepreni en la urbo - kontrolu kie sur la retpaĝo sube aŭ ĉi-tie). Du junaj krakovaj geesperantistoj (Piotr kaj Magda) laboras en la salominejo kiel ĉiĉeronoj. Vi povas legi pri aliaj objektoj apartenantaj al la listo de UNESKO, de la regiono Malgrana Polujo, kies centro estas Krakovo.
Indas viziti ankaŭ muzeon en Oświęcim (Auschwitz) - ĉirkaŭ 50 km for de Krakovo, kie troviĝis nazigermana mortigkampo. Tamen konsideru ĝi estas tristega loko - multajn judojn, ciganojn, polojn, rusojn kaj alinacianojn oni mortigis tie dum la dua mondmilito. Mi rekomendas ankaŭ spekti interesan filmon "Listo de Schinldler", kiu temas pri la loko. En la urbo vi trovos ankaŭ vizitindan kastelon, ĉar en pasinteco Dukejo (Princolando) de Oświęcim troviĝis tie. Alia vizitinda loko estas Kalwaria Zebrzydowska, kies natura formo aspektas tre simile al Golgoto, kie laŭ Biblio okazis lasta vojo de Kristo. Ĉiu jare antaŭ Pasko multaj kristanoj renkontiĝas tie por partopreni la vojon kaj rememorigi la eventojn. En la loko troviĝas ankaŭ interesa franciskana monakejo. Tiamaj kontruaĵoj, ĉefe ĉapeloj apartenas al listo de UNESKO.
Mi rekomendas partopreni ankaŭ daŭrantan ĉirkaŭ du horojn vojaĝon per buso al proksimaj montaroj Tatry, kiujn eblas vidi el Krakovo (plej alta montopinto ĉe la pola flanko estas Rysy, kiu havas tie 2499 m.s.n.m apud pola-slovaka landlimo; absolute plej alta pinto de la montaro estas Gerlach 2655 m.s.n.m videbla el la urbo) kaj Pieniny (kun belegaj multekoloraj arbaroj, precipe aŭtune, kaj ebleco veturi somere longan vojon per flosoj laŭ rivero Dunajec) aŭ al pli proksimaj (sed ankaŭ malpli altaj) montaroj Beskidy (jen unu el montaraj gastejoj en la montaro).
Oni povas (kaj indas!) viziti Krakovon partoprenante internacian ILEI-Konferencon, kiu en 2009 okazos en la urbo! (pasint-jare okazis en Benino, Afriko). Car la konferenco okazos samtempe kiel IJK 2009 en ĉeha urbo Liberec (inter la 17-a kaj 25-a de julio) kaj la urboj trovigas sufice proksime - nur kelkaj horoj de vojaĝado per auto inter Libereco kaj Krakovo) do, indas almenaŭ parte partopreni ambaŭ aranĝojn. Kaj tuj poste oni povas daŭrigi vojaĝadon al Bjalistoko en norda Pollando, kie okazos UK 2009 (inter la 25-a de julio kaj 1a de augusto - rigardu filmeton pri la urbo kaj pri la cirkauĵo). Do, somere dum du semajnoj oni povos partopreni ec tri internaciajn e-aranĝojn (okazontajn sufice proksime unu al la alia). Kaj unu monato pli frue indas partopreni liberan renkonton sur montopinto Granda Ĉantario ĉe la landlimo de Pollando, Ĉehio kaj Slovakio, kiu okazas jam ekde multaj jaroj ĉiam je la tria semajnfino/dimanĉo de junio.
Agrablan vojaĝon al Krakovo! Ĝuu vizitadon de la urbo kaj ĝia ĉirkauajo kaj ne forgesu renkonti lokajn geesperantistojn! Vi estas bonvena ankaŭ al loka E-klubo en kulturdomo "Podgórze"
/fotoj faritaj kaj teksto prilaborita de Adam Wilkus/