Pola Esperantisto 1/2017: Partopreninda E-Konferenco en Slovakio
Bonvolu noti, ke en la publikita teksto, post korekto farita de Redakcio, neatendite aperis kelkaj eraroj:
1. surpapare:
(...) Peter Baláž prelegis pri "Cifereca demenco - ĉu reala nuntempa danĝero? ", rakontante pri tio kian influon al la homa cerbo havas la uzado de saĝtelefonoj. origine: (...) Peter Baláž prelegis pri "Cifereca demenco - ĉu reala nuntempa danĝero? ", rakontante pri tio kian influon al la homa cerbo havas la uzado de saĝtelefonoj kaj interreto laŭ germana psikologo, psikiatro kaj neurologo Manfred Spitzer. Eva Poláková prelegis pri "Sociaj retoj, avantaĝoj kaj danĝeroj" kaj Julia Noe pri "Privateco kontraŭ malprivateco en la hodiaŭa mondo". 2. surpapere: Dum la konferenco krom menciitaj prelegoj okazis AMO-seminario, organizata kunlabore kun UEA. AMO (Aktivula Mmaturiĝo), estas projekto dank ' al kiu vi povas lerni ion novan, praktikan, utilan, akiri novajn sciojn, kiuj povas helpi al vi igi pli efika aktivulo de (ne nur) la Esperanto-movado. origine: Dum la konferenco krom menciitaj prelegoj okazis AMO-seminario, organizata kunlabore kun UEA. AMO t.e Aktivula maturiĝo, estas projekto dank' al kiu vi povas lerni ion novan, praktikan, utilan, akiri novajn sciojn, kiuj povas helpi al vi igi pli efika aktivulo de (ne nur) la Esperanto-movado. 3. surpapere: Chuck Smith prezentis "Amikumu: revolucia apogo por trovi apudajn lingvopartnerojn" origine: Chuck Smith prezentis "Amikumu: revolucia apo por trovi apudajn lingvopartnerojn" Laŭ Vikipedio apo estas mallongigo de aplikaĵo, uzata en poŝtelefono. Apogo signifas ion tute alian. |